Hatŝepsut

Definition

Joshua J. Mark
by , translated by Manuel Luján
published on 19 October 2016
translations icon
Available in other languages: English, Afrikaans, Bulgarian, Dutch, French, German, Italian, Persian, Spanish
Hatshepsut (by Postdlf, GNU FDL)
Hatŝepsut
Postdlf (GNU FDL)

Hatŝepsut (regis: 1479-1458 a.K.) estis la unua registino de la Antikva Egiptio kiu regis kvazaŭ viro kun plena aŭtoritato de faraono. Ŝia nomo signifas “Plej Grava el la Nobelaj Virinoj” aŭ “Ŝi estas la Unua Inter la Nobelaj Virinoj”. Ŝi komencis sian reĝadon kiel regento de sia duonfilo Tutmoso la 3-a (regis: 1458-1425 a.K.), kiu poste sukcedis ŝin.

Unue, ŝi regis kiel virino, kiel montras la statuoj, sed ĉirkaŭ la sekva jaro de sia reĝado, ŝi decidis, ke statuoj kaj reliefoj montru ŝin kiel viran faraonon, kvankam surskriboj ankoraŭ menciis ŝin kiel virinon. Ŝi estis la kvina faraono de la 18-a dinastio dum la periodo konata kiel la Nova Imperio (ĉirkaŭ 1570-1069 a.K.), kiun oni konsideras kiel la plej prosperan periodon de Egiptio kaj la epokon de la Egipta Imperio.

Remove Ads
Advertisement

Malgraŭ oni ofte pensas, ke ŝi estis la unua virino, kiu regis Egiption, aŭ la nura, fakte, estis aliaj virinoj kiuj regis antaŭ ŝi, ekzemple Meritneit (regis ĉirkaŭ 3000 a.K.) dum la Frua Dinastia Periodo (verŝajne kiel regento), Sobekneferu (regis ĉirkaŭ 1807-1802 a.K.) dum la Meza Imperio kaj Twosret (regis: 1191-1190 a.K.) post ŝi, proksime de la fino de la 19-a Dinastio. Kvankam Hatŝepsut estis nek la unua nek la lasta, ŝi sendube estis la plej konata virino kiu regis Egiption (krom Kleopatra la 8-a, kiu regis ĉirkaŭ 69-30 a.K.) kaj unu el la plej sukcesaj reĝoj de la egipta historio.

Hatshepsut (Artist's Impression)
Hatŝepsut (presaĵo de artisto)
Mohawk Games (Copyright)
La historiisto Marc van de Mieroop montras la kutiman vidpunkton pri Hatŝepsut dirante ke “ŝi estas unu el la plej famaj kaj polemikaj virinoj de Egiptio kaj de tuta la antikva mondo” (172). Ŝi estas fama kiel potenca ina registo kiu tre sukcese reĝis, kaj ĉi tiu estas la sama kialo de la polemiko pri ŝi: laŭ la egipta tradicio, virinoj ne povis havi plenan potencon de faraono.

Hatŝepsut “estas unu el la plej famaj kaj polemikaj virinoj de Egiptio kaj de la tuta antikva mondo” (Van de Mieroop)

Krome, oni forigis ŝian nomon el monumentoj post ŝia morto; tial, oni kredas, ke iu, verŝajne Tutmoso la 3-a, volis forigi ĉiun pruvon de ŝia ekzisto el historio. Skribistoj kiuj vivis poste neniam menciis ŝin, kaj oni ofte asertis ke ŝiaj temploj kaj monumentoj estis konstruitaj de postaj faraonoj.

Remove Ads
Advertisement

Ŝia ekzisto nur konatiĝis iom lastatempe, kiam la orientalisto Jean-François Champollion (1790-1832), plej fama pro tio, ke li deĉifris la Rozetan ŝtonon, rimarkis, ke la hieroglifoj menciis inan registon sed la statuoj klare montris viron. Ĉi tiuj hieroglifoj estis trovitaj en la enaj ĉambroj de la templo de Hatŝepsut en Deir el-Bahri. Ĉiu mencio pri ŝi estis forigita.

Ĉar la egiptoj kredis, ke forigi la nomon de iu homo el historio malhelpis ties postmortan vivon, iuj kredas ke tiu, kiu forigis ŝin el la publika scio ne volis malhelpi ŝin post ŝia morto, kaj tial konservis ŝian nomon en pli kaŝitaj lokoj. Aliaj diras, ke oni simple ne vidis ŝian nomon skribitan en kaŝitaj lokoj. La konstruaj projektoj de Hatŝepsut estis multaj, do estas certe tre verŝajne, ke tiuj, kiuj devis forigi ŝian nomon, ne trovis ĝin en ĉiuj lokoj. La klopodo forigi ŝin el historio finfine ne sukcesis, kaj nun ŝi estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj faraonoj el la antikva Egiptio.

Remove Ads
Advertisement

Frua vivo kaj alveno al potenco

Hatŝepsut estis filino de Tutmoso la 1-a (regis: 1520-1492 a.K.) kaj de lia Granda Edzino Aĥmose. Tutmoso la 1-a ankaŭ estis la patro de Tutmoso la 2-a, kies patrino estis la duaranga edzino de Tutmoso la 1-a, Mutnofret. Laŭ la egipta tradicio, Tutmoso la 2-a edziĝis kun Hatŝepsut iam antaŭ ŝia 20-a naskiĝtago. Tiam, Hatŝepsut iĝis Edzino de la dio, la plej alta honoro, kiun virino povis havi en Egiptio krom reĝino; fakte, ĉi tiu posteno igis ŝin pli potenca ol la plejmulto da reĝinoj.

Portrait of Queen Hatshepsut
Portreto de la Reĝino Hatŝepsut
Rob Koopman (CC BY-SA)

La posteno Edzino de la dio en Tebo unue estis honora titolo por virino el la alta klaso, kiu helpis la altan pastron pri liaj devoj en la Granda Templo de Amono, en Karnako. La titolo estis unue menciita en la Meza Imperio (2040-1782 a.K.) kiel honoro atribuata al edzinoj aŭ filinoj de reĝoj. Tamen, dum la Nova Imperio, la virinoj, kiuj havis la titolon Edzino de la dio, estis tiom potenca, ke ili povis dikti ordonojn (sed ne estis tiom potenca, kiom ili estos poste, dum la Tria Meza Periodo).

Amono estis la plej fama dio en Tebo kaj iam oni komencis konsideri lin kiel la kreintan dion kaj la reĝon de l’dioj. Estante edzino de ĉi tiu dio, Hatŝepsut estus konsiderata kiel reĝan kunulinon kaj ŝi prezidus liajn festojn. Esence, ĉi tio igus ŝin esti dia estaĵo, ĉar ŝia rolo estus kanti kaj danci por la dio dum la komenco de la festoj por vekigi lin por la krea akto. Pere de ŝia interrilato kun la dio, ŝi havus tre altan rangon. La precizaj detaloj de la devoj de la Edzino de la dio ne estas klaraj, sed oni certas, ke ĉi tiu estis tre potenca posteno kaj, ke poste, ĝi ankoraŭ pli potenciĝis.

Remove Ads
Advertisement

Hatŝepsut kaj Tutmoso la 2-a havis filinon, Neferu-Reo, kaj Tutmoso la 2-a havis alian filon kun sia malplia edzino Iziso. Ĉi tiu filo estis Tutmoso la 3-a, kiu estis titolita heredonto de sia patro. Tutmoso la 2-a mortis kiam Tutmoso la 3-a estis ankoraŭ knabo, do Hatŝepsut iĝis regento kaj kontrolis la aferojn de la regno ĝis kiam li plenkreskiĝos. Tamen, dum la sekva jaro de ŝia regentado, ŝi ŝanĝis la regulojn kaj iĝis faraono de Egiptio. Ŝi prenis ĉiun reĝan titolon kaj nomon, kiujn oni enskribis laŭ la ina gramatika genro, sed estis montrita kvazaŭ vira faraono. Van de Mieroop diris:

Kvankam oni montris ŝin kiel virinon en fruaj statuoj kaj reliefoj, post kiam ŝi estis kronita kiel reĝo, ŝi aperis kun viraj vestaĵoj kaj iom post iom, komencis esti montrita kvazaŭ ŝi havus viran korpon. Ŝia brusto ne videblis kaj ŝi staris laŭ tradicia vira pozicio anstataŭ ina. Oni ankaŭ retajlis iujn reliefojn por ke ŝi pli ŝajnu viro. (172)

Statuoj de ŝi montris ŝian reĝan grandecon en la antaŭo, kun Tutmoso la 3-a pli malgranda malantaŭ aŭ malsupre ŝi, montrante lian malaltan rangon. Ŝi ankoraŭ alparolis sian duonfilon kiel reĝon, sed li estis reĝo nur laŭnome. Estas klare, ke Hatŝepsut sentis, ke ŝi havis tiom da rajto regi Egiption, kiom viro, kaj artaj bildoj montris tion. La historiistoj Bob Brier kaj Hoyt Hobbs diris pri ĉi tio:

La kialo de ŝia vira vestaĵo ne estis igi civitanojn kredi, ke la faraono estas viro. La statuoj sendube montris inan, kies sekso, iel ajn, estus evidenta por ĉiuj egiptoj pro ŝia nomo: “Ŝi estas la unua inter nobelaj virinoj”. Anstataŭ kaŝi sian inecon, ŝi proklamis, ke ŝi estis ankaŭ faraono, tradicie vira posteno. (30)

Sciante, ke ŝia reĝado estis senantecedenta, Hatŝepsut rapide faris kelkajn decidojn por rajtigi sian reĝadon. Se oni defius ŝian postenon, ŝi ne permesus, ke oni simple forigos ŝin.

Remove Ads
Advertisement

Head of Hatshepsut
Kapo de Hatŝepsut
Osama Shukir Muhammed Amin (Copyright)

Frua Reĝado de Hatŝepsut

Dum la komenco de sia reĝado, Hatŝepsut edzinigis sian filinon kun Tutmoso la 3-a kaj donis al Neferu-Reo la postenon de Edzino de la dio por sekurigi ŝian postenon. Eĉ se ŝi devus forlasi potencon al Tutmoso la 3-a, ŝi ankoraŭ havus fortan postenon, ĉar ŝi estis duonpatrino kaj bopatrino kaj, plie, ŝia filino havis unu el la plej plestiĝaj kaj potencaj postenoj en la lando.

Ĉi tiuj antaŭzorgoj ne estis ĉio, tamen, kaj ŝi plie rajtigis sian reĝadon pere de montriĝi por ritoj ne nur kiel la edzino, sed ankaŭ kiel la filino de Amono. Ŝi asertis, ke Amono aperis al ŝia patrino kun la aspekto de Tutmoso la 1-a kaj koncipis ŝin, kaj pro tio ŝi estis duondiino. Ŝia surskribo rakontas la nokton en kiu ŝi estis koncipita, dum ŝia patrino kuŝis sur la lito:

Li (Amono), enkarniĝinta kiel la Moŝto de ŝia edzo, la Reĝo de la Alta kaj Malalta Egiptio (Tutmoso la 1-a) trovis ŝin dormantan ene de la beleco de sia palaco. Ŝi vekiĝis pro la dia bonodoro kaj ekrigardis lian Moŝton. Li tuj iris al ŝi; li estis amorema kaj perfortis ŝin. Li permesis ŝin vidi lin kiel dion, kaj ŝi ĝuis, vidante lian belecon post kiam li iris al ŝi. Lia amo eniris ŝian korpon. La palaco pleniĝis de dia bonodoro. (van de Mieroop, 173)

Ŝi ankoraŭ plie rajtigis sian reĝadon pere de reliefoj sur publikaj konstruaĵoj, kiuj montris Turmoso la 1-a iganta ŝin esti lian kunregiston; ankaŭ dirante, ke Amono sendis diveniston kiu divenis ŝian alvenon al potenco kaj per ligo inter si kaj la forpelo de la hiksosoj ĉirkaŭ 80 jaroj antaŭe. La hiksosoj estis ŝemida popolo kiu loĝis en Avaris, en la Malalta Egiptio, kaj iom post iom prenis sufiĉan potencon por kontroli la regionon.

Ili estis venkitaj kaj forpelitaj el Egiptio de Aĥmose de Tebo (regis: ĉirkaŭ 1570-1544 a.K.), kaj tio komencis la epokon de la Nova Imperio. La postaj egiptaj historiistoj kutime priskribis la hiksosojn (kiujn oni priparolis kiel “azianojn”) kiel malamatajn tiranojn, kiuj invadis Egiption, rubadis templojn kaj profanis idolejojn. Kvankam tiuj asertoj estis aŭ troigaĵoj, aŭ malveraĵoj, la memoro de la egiptoj pri la malamataj hiksosoj estis ega, kaj Hatŝepsut bone profitis de tio. Unu el la surskriboj leĝiĝas:

Mi refaris tion, kion oni detruis. Mi relevis tion, kion oni frakasis, ekde la azianoj estis en la Delto de Avaris, kiam la nomadoj inter ili renversis tion, kio estis kreita. Ili regis sen la dio Reo kaj ne agis pere de dia ordono ĝis la tempo de mia moŝto (van de Mieroop, 145).

Laŭ la tradicio, Hatŝepsut ordonis konstruajn projektojn, ekzemple sian templon en Dair el-Bahri, kaj sendis militajn ekspediciojn.

Ŝi montris sin kiel rektan sekvanton de Aĥmose, kies nomon la egiptoj ankoraŭ memoris kiel sian grandan liberiginton, por plie plifortigi sian postenon kaj defendi sin kontraŭ malamikoj, kiuj diros, ke virino ne taŭgas por regi. La multeco de surskriboj, monumentoj kaj temploj pruvas, ke ŝia reĝado estis ege senantaŭaĵa: neniu virino antaŭ ŝi nekaŝe regis la landon kiel faraono.

Faraono Hatŝepsut

Laŭ la tradicio, Hatŝepsut ordonis konstruajn projektojn, ekzemple sian templon en Dair el-Bahri, kaj militajn ekspediciojn. La preciza eco de la militaj kampanjoj estas neklara, sed ilia celo estis la regionoj de Sirio kaj Nubio.

Estas verŝajne, ke tiuj kampanjoj celis daŭrigi la tradicion de faraonoj kiel militaj reĝoj, kiuj alportis riĉaĵojn en la landon danke la konkeron; eblas ankaŭ, ke oni rigardis tiujn kampanjojn kiel daŭrigon de la kampajnoj de Tutmoso la 1-a en tiuj regionoj (plie rajtigante ŝian postenon), aŭ verŝajne tiuj kampajnoj estis vere incititaj. La faraonoj de la Nova Imperio, la imperia epoko, tre multe zorgis sekurigi bufrozonojn ĉirkaŭ la lando por malebligi ripeton de tio, kion ili konsideris kiel la “invadon” de la hiksosoj.

Egyptian Soldiers
Egiptaj militistoj
Σταύρος (CC BY)

Dum ŝi faris ĉiujn siajn projektojn, kampanjojn kaj ordonojn, ŝi ricevis kunsiladon kaj subtenadon el unu el siaj korteganoj, viro kiu nomiĝis Senenmut, kies rilato kun la reĝino estas ankoraŭ mistera. Van de Mieroop rimarkas, ke “li estis viro el neeminenta origino kiu alvenis al elstareco en la kortego. Kelkaj statuoj montras lin tenanta princinon Neferu-Reo, kies mentoro kaj servisto li estis antaŭ ol la alveno al potenco de Hatŝepsut. Li komandis ĉiujn grandajn projektojn de Hatŝepsut, inkluzive ŝian faman templon en Deir el-Bahri.

Hatŝepsut plej ege klopodis pri ĉi tiuj projektoj, kiuj pligravigis ŝian nomon kaj honorigis la diojn, kaj ankaŭ laborigis la homaron. La amplekso kaj grandeco de la konstruaĵoj de Hatŝepsut kaj ilia eleganta beleco estas pruvo de tre prospera reĝado. Neniu el tiuj projektoj povus esti realigitaj tiel se ŝi ne havus ege multe da riĉeco. La egiptologo Betsy M. Bryan diras:

Kiel registo, Hatŝepsut kreis konstruaĵojn ege pli mirindajn ol tiuj, faritaj de antaŭaj reĝoj. La listo de lokoj, kiujn Tutmoso la 1-a kaj la 2-a modifis, pligrandiĝis en la Alta Egiptio, kaj enhavis lokojn, kiujn la ahmosidaj registoj favoris: Ĉefe, Kom Ombo, Nekhen (Hierakonopolis) kaj Elkab, sed ankaŭ Armant kaj Elefantino… Tamen, pri neniu loko Hatŝepsut zorgis tiom multe, kiom pri Tebo. La templo de Karnako denove kreskiĝis dum ŝia kontrolado kaj la gvido de la konstruado farata de kelkaj oficistoj… Pro la paco, kiu sendube estis dum la dudek jaroj de ŝia reĝado, Hatŝepsut provis uzi la riĉecon de la egipta naturo kaj tiun de Nubio. La oro eniris el la orientaj dezertoj kaj la sudo: ŝtonejoj de valorŝtonoj funkciis, oni tre zorge ekspluatis Bebel el-Silsila por preni sabloŝtono, importis cedron el Levantenio kaj venigis ebonon el Afriko (pere de Punt, verŝajne). En la surskriboj de la reĝino kaj ŝiaj oficistoj, la monumentoj kaj materialoj uzitaj por fari ilin estis vaste kaj detale listigitaj. Estas klare, ke tre plaĉis al Hatŝepsut la multeco kaj diverseco de luksaj riĉaĵoj, kiujn ŝi povis ekhavi kaj donaci por honorigi Amonon, kaj ŝi eĉ ordonis, ke oni tajlu en Deir el-Bahri okazon, kiu montros la kiomon da alilandaj riĉaĵoj alportitaj de Punt. (Shaw, 229-231)

Hatshepsut's Temple, Karnak
Templo de Hatŝepsut, Karnako
Dennis Jarvis (CC BY-SA)

La ekspedicio de Hatŝepsut al Punt (nune, Somalio) estis, laŭ ŝia vidpunkto, ŝia plej granda sukceso. Punt estis komerca kunulo ekde la tempo de la Meza Imperio, sed la ekspedicioj tien estis multekostaj kaj tempkonsumaj. Tio, ke Hatŝepsut povis fari sian propran ekspedicion, kaj tiom malŝpare, pruvas kiom ege prospera estis ŝia reĝado. La surskribo, kiu kunestas la reliefon de la ekspedicio, skribita sur la muroj de ŝia templo en Deir el-Bahri, detale priskribas la luksajn riĉaĵojn.

La ŝipoj, ŝargitaj de mirindaĵoj el la lando Punt; ĉiuj ege bonodoraj lignoj de la Lando de Dio, amasoj da mirha rezino, kun freŝaj arboj, kun ebono kaj pura eburo, kun verda oro de Emu, kun cinama ligno, ligno de Khesyt, kun incenso de Ehmut, incenso el sonter, okulŝminko, simioj, hundoj, kaj la haŭtoj de la suda pantero. Neniam antaŭe oni alportis tiajn aĵojn por reĝo, kiu iam ekzistis ekde la komenco. (Lewis, 116)

Ŝia templo en Deir el-Bahri estas ankoraŭ unu el la plej impresaj kaj vizitataj en Egiptio. Brier kaj Hobbs rimarkigas, ke “la arto farita dum ŝia reĝado estis mola kaj delikata, kaj ŝi konstruis unu el la plej elegantaj temploj en Egiptio apud la krutaĵoj ekster la Valo de la Reĝoj” (30). Ŝia templo troviĝis apud la rivero Nilo kaj enhavis longan ramplon supreniranta el korto de arboj kaj basenetoj al teraso. Iujn el tiuj arboj oni alportis el Punt; laŭ onia scio, ili estas la unuaj arboj, kiujn oni sukcese translokis el unu nacio en alian.

La restaĵoj de tiuj arboj, fosiliaj trunkstumpoj, ankoraŭ nuntempe videblas en la korto de la templo. La malsupra teraso estis flankigata de kolonoj; ramplo kondukis al dua teraco, kiu estis egale impresa. La templo estis ornamata de statuaro, reliefoj kaj inskribaĵoj, kaj ŝia tomba ĉambro estis tajlita el la krutaĵoj, kiuj estas parto de la malantaŭo de la konstruaĵo. La faraonoj kiuj vivis post ŝi tiom multe admiris la templon de Hatŝepsut, ke ili pli kaj pli decidis esti enterigitaj proksime. Tiu tombejo finfine nomiĝis “la Valo de la Reĝoj”.

Temple of Hatshepsut, Aerial View
Templo de Hatŝepsut, elaera vido
N/A (CC BY)

Hatŝepsut pli grande konstruis ol ĉiu faraono antaŭ ŝi kaj, krom Ramseso la 2-a (1279-1213 a.K.), ol ĉiu faraono post ŝi. Ŝi ordonis la konstruon de du obeliskoj en Karnako kaj aliloke, kaj de aliaj konstruaĵoj en la tuta lando. Ŝiaj konstruaj projektoj estis tiom vastaj, ke estas malmultaj muzeoj kiuj nuntempe ekspozicias antikvan egiptan arton kaj artefaritaĵojn, kiuj ne enhavas almenaŭ kelkajn aĵojn konstruigitaj de la faraono Hatŝepsut.

Morto kaj malapero

Dum Hatŝepsut regis la landon, Tutmoso la 3-a ne restis kviete observante. Ŝi donis al li kontrolon de la egipta militistaro kaj, laŭ la opinio de iuj (ĉefe, la egiptologo James Henry Breasted), li sukcesis travivi ŝian reĝadon estante utila militestro por ŝi kaj, pli malpli, malproksimiĝante el ŝi.

Ĉirkaŭ 1457 a.K., Tutmoso la 3-a irigis sian militistarojn por haltigi ribelon el Kadeŝ (la fama Batalo de Megiddo), ene de kampanjo verŝajne antaŭvidita kaj ordonita de Hatŝepsut; poste, ŝia nomo malaperis el historiaj registroj. Tutmoso la 3-a antaŭdatis la komencon de sia reĝado por ŝajnigi, ke ĝi komencis tuj post la morto de sia patro, kaj oni atribuis la sukcesojn de Hatŝepsut kiel faraono al li. Kiam kaj kiel ŝi mortis, oni ne sciis ĝis antaŭ ne longe. La egiptologo Zahi Hawass asertis, ke li trovis ŝian mumion inter la posedaĵoj de la muzeo de Kairo en la jaro 2006. Ekzameno de tiu mumio montris, ke ŝi mortis kiam ŝi estis ĉirkaŭ 50-jaraĝa pro absceso post la eligo de dento.

Tutmoso la 3-a iĝis admirinda faraono, ofte nomata “la Napoleono de la Antikva Egiptio” pro siaj geniaj militaj venkoj. Poste, dum lia reĝado, li ordonis, ke oni forigu kaj detruu ĉiun pruvon de Hatŝepsut kaj ŝia reĝado. Ambaŭ Senenmut kaj Neferu-Reo jam mortis longe antaŭe, kaj ŝajnas, ke estis neniu en la kortego kiu havis la povon aŭ emon ŝanĝi ĉi tiun decidon.

La rompaĵoj de kelkaj el tiuj objektoj estis ĵetitaj al loko proksima de ŝia templo en Deir el-Bahri; tial, pro elfosado, malkovriĝis ŝia nomo kune de surskriboj en la templo, kiuj tre multe konfuzis Champollion. Dum longa tempo aperis multaj teorioj pro kial Tutmoso la 3-a klopodis forigi la nomon de Hatŝepsut el historio, sed tiu plej verŝajna estas, ke ŝia reĝado tro multe malproksimiĝis el la tradicioj kaj kostumoj.

Statue of King Thutmose III
Statuo de la Reĝo Tutmoso la 3-a
Osama Shukir Muhammed Amin (Copyright)

La ĉefa devo de la faraono estis la tenado de “ma’at” (harmonio, stabileco), kaj virino en vira posteno povis esti vidata kiel ago, kiu rompas tiun harmonion. La faraono estis ekzemplo, kiun la homaro devis imiti, kaj eblas, ke Tutmoso la 3-a timis, ke aliaj virinoj ŝajne kuraĝiĝos pro la reĝado de Hatŝepsut kaj imitos ŝian ekzemplon kaj malobeos tradicion, laŭ kiu viroj regu Egiption kaj virinoj estu nur kunuloj, same kiel dum la komenco de la tempo, kiam la dio Oziriso regis kaj Iziso estis lia kunulo. La kulturo de la antikva Egiptio estis multaspekte tre konservativa kaj malemis kulturajn ŝanĝojn kaj modifojn. Ina faraono ne obeis la akceptatan rolon de la monarĥio, negrave de ŝia sukceso, do ĉiu memorigaĵo de tiu faraono devis esti forigita.

Tamen, Hatŝepsut estas bona ekzemplo de la egipta kredo, ke oni tiom longe vivas, kiom onia nomo estas memorata. Oni forgesis ŝian nomon dum la epoko de la Nova Imperio kaj ankoraŭ plu, dum jarcentoj. Kiam ŝia nomo estis trovita de Champollion en la 19-a jarcento p.K., kaj ankaŭ de aliaj dum la 20-a, ŝi iom post iom reviviĝis kaj reprenis sian rajtan postenon kiel unu el la plej grandaj faraonoj en la egipta historio.

Remove Ads
Advertisement

About the Translator

Manuel Luján
Mi estas certigita tradukisto (el la angla al la hispana kaj reen) sperta pri jura tradukado, diplomita de la Universitato de Bonaero. Interesas min fremdaj lingvoj kaj la antikva historio.

About the Author

Joshua J. Mark
Memdungata verkisto kaj eksa partatempa profesoro de filozofio ĉe Marist College, Novjorkio, Joshua J. Mark loĝis en Grekio kaj Germanio, kaj vojaĝis tra Egiptio. Li instruis historion, verkadon, literaturon kaj filozofion ĉe universitata nivelo.

Cite This Work

APA Style

Mark, J. J. (2016, October 19). Hatŝepsut [Hatshepsut]. (M. Luján, Translator). World History Encyclopedia. Retrieved from https://www.worldhistory.org/trans/eo/1-743/hatsepsut/

Chicago Style

Mark, Joshua J.. "Hatŝepsut." Translated by Manuel Luján. World History Encyclopedia. Last modified October 19, 2016. https://www.worldhistory.org/trans/eo/1-743/hatsepsut/.

MLA Style

Mark, Joshua J.. "Hatŝepsut." Translated by Manuel Luján. World History Encyclopedia. World History Encyclopedia, 19 Oct 2016. Web. 28 Apr 2024.